Kuba sono, hispane Son cubano aŭ foje simple mallonge Son (de la latina vorto sonus respektive la hispana sonido: "sono, tono") estas muzika stilo el Kubo. La historiaj radikoj de la kuba sono fontas el la mezo de la 19-a jarcento. La "sono" evoluiĝis el la fandiĝo de afriko-kubaj tamburaj ritmoj kun la gitara muziko de hispanaj farmistoj en la kampara oriento de la insulo.

Ĉangvio (hispane: Changüí) estas muzika ĝenro, kiun kelkaj aŭtoroj opinias praulo de la kuba sono.

Motivoj el dancaj stiloj de la hispanaj koloniistoj, kiel menueto, kontraŭdanco, bolerozapateado miksiĝis kun la afriko-kubaj ritmoj al memstara muzika stilo. Aldoniĝis, kiel plia karakteriza elemento, la kantado el demandoj kaj respondoj. En improvizitaj kantaj dialogoj inter unua voĉo (plej ofte tenoro) kaj dua (plej ofte baritono) traktiĝis ofte ĉiutagaj temoj, kaj sekve oni ofte komparis la kuban sonon kun la nordamerika bluso, kiu same ofte fokusigas ĉiutagajn temojn.

Komence de la 20-a jarcento la muzika stilo alvenis en la ĉefurbon Havano. La komence tre ŝpara instrumentado de la grupoj de kuba sono - ofte triopoj de la instrumentoj "tres" (kordinstrumento iom simila al gitaro), marakoj kaj "claves" (du rondaj lignobastonoj, interbatataj) - poste iom post iom ampleksiĝis je aldonaj instrumentoj (kontrabaso, gitaroj, bongoj, trumpeto) al sesopo aŭ sepopo. En la 1940-aj jaroj la grupoj pliampleksiĝis al kompletaj dancorkestroj kun piano, kantistoj kaj blovinstrumentoj. Kiel ekzemplo por tia orkestro nomiĝu la en 1949 fondita grupo "Conjunto Chappottin".

La etimologio de la stila nomo jam klarigas la memkompreno de la stilo kuba sono: por la kubaj muzikistoj ĝi estas la prasono de muziko, la "patrino de ĉiuj ritmoj". Kaj fakte el ĝi fontis tiom signifaj latinamerikaj muzikstiloj kiel la salona danco rumbo kaj la danco mambo. Ofte la kuba sono ankaŭ nomatas antaŭŝtupo de la stilo salso.

Sian altan prestiĝon en la historio de kuba muziko la stilo kuba sono ankaŭ atingis per trio, ke la post la akiro de ŝtata sendependeco de la lando de Hispanio same havis admirantojn inter blankuloj kaj nigruloj. Tamen post la kuba revolucio ĝi pli kaj pli perdis je signifo. La problemo pri rasismo ne centras en la socialisma ŝtato Kubo. La lando fermiĝis kontraŭ influoj de la okcidenta bloko, ankaŭ muzikaj, kaj tial la landan muzikon nur malmulte influis la stiloj ĵazobluso. Iom post iom la kuba sono grandparte malaperis el la publika vivo de Kubo - ĝi iĝis muzika stilo de la maljunuloj. Malfruan reviviĝon kaj rekonatiĝon ĝi tamen havis en la jaro 1999, kiam la germana reĝisoro Wim Wenders produktis la filmon "Buena Vista Social Club", kiu tre popularigis la stilon en la ŝtatoj ekster Kubo. Sur la kuba insulo ekde tiam troveblas denove pli da novaj muzikaj grupoj, kiuj vivtenas la kuban sonon.

Son- kantistoj kaj muzikistoj redakti

Vidu ankaŭ redakti