La Kuba vireo (Vireo gundlachii) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj. Ĝi estas endemia de Kubo. Ties natura habitato estas sekaj arbaroj, humidaj arbaroj, arbustaroj de kaktoj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas sufiĉe komuna.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuba vireo
Kuba vireo
Kuba vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. gundlachii'
Vireo gundlachii
(Lembeye, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri 14 cm longa malgranda birdo kun mallongaj kaj rondoformaj flugiloj kun unu aŭ du svagaj flugilstrioj. Tiuj birdoj estas olivverdecaj supre kaj flaveca sube. La okuloj estas brunaj sen la blankaj brovoj de la Ruĝokula vireo. Sed la rigardo estas tre impresa ĉar profitas de la hela okulringo kiu ne estas kompleta, male ĉefe videblas duonlune antaŭe kaj malantaŭe sed ne supre kie videblas kvazaŭ grizeca “brovo”.

Ili manĝas insektojn, lacertojn kaj fruktojn.

Oni agnoskas du subspeciojn nome la jenaj:

  • nomiga Vireo gundlachii gundlachii kiu estas endemia de la Mogotes de Jumagua.
  • la rifa vireo nome Vireo gundlachii orientalis kiu estas endemia de la orienta zono de Kubo, ekzemple ĉe la rifoj Santa María kaj Guillermo de la insularo Sabana-Camagüey.

Referencoj redakti