Kubo-Futurismo (france Cubo-futurisme) estas esprimo kiu indikas la originalecon de interpretado fare de rusaj artistoj inter 1910 kaj 1915, precipe tiuj de "Fanto de Karoo" (ruse Бубновый валет), de geometria Cézanne-ismo, analiza kaj sinteza Kubismo kaj Futurismo, kiu kondukis al Abstraktismo kaj Konstruktivismo.

La Akrigisto de Kazimir Maleviĉ (1912 aŭ 1913)

Giovanni Lista montris ke la esprimo "Kubo-Futurismo" estis fakte kreita en Francio dum salono de la Ora Sekcio en 1912. Ĝi estis uzita fare de parizaj kritikistoj, precipe por indiki la laboron de la artistoj de la "Grupo de Puteaux" aŭ la kreadon de la baleto Parade de Picasso, Satie kaj Cocteau. Poste Aleksandra Ekster, kiu kunpartigis la studion de la itala futuristo Ardengo Soffici en Parizo, lanĉis la esprimon en Rusio.

Rusa kubo-futurismo estas reprezentita per pluraj verkoj de Ljubov Popova, precipe Portreto en 1914.

Ĉi tiu movado kondukis siajn ideojn al arĥitekturo per sia laboro pri movado kaj plastika dinamiko (plano, linio kaj teksturo).

Bibliografio redakti

  • Giovanni Lista, « Futurisme et Cubo-futurisme » in Les Cahiers du Musée national d'art moderne, N° 5, septembro 1980, Parizo, paĝoj 456-495.
  • Giovanni Lista, « La Poétique du cubo-futurisme chez Fernand Léger » in Fernand Léger, Musée d’Art Moderne, 3-a de marto 1990-17-a de junio 1990, Villeneuve d’Ascq.
  • Giovanni Lista (éditeur), Ligeia, dossiers sur l’art : cubo-futurisme, N° 21-22-23-24, oktobro 1997-junio 1998, Parizo.
  • Giovanni Lista, Le Futurisme : création et avant-garde, éd. L’Amateur, Parizo, 2001 (ISBN 978-2859173227)
  • Agnès Sola, Le Futurisme russe, Parizo : Presses universitaires de France, 1989
  • Serge Fauchereau (1939-), Avant-gardes du XXe siècle, arts et littérature, 1905-1930, Parizo, Flammarion, 2016, (ISBN 978-2-0813-9041-6) (paĝoj 364-411)

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cubo-futurisme en la franca Vikipedio.