Kubo en la Somera Olimpiko 1948

sporta delegacio

La kuba teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1948 en Londono havis 53 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la kuba teamo estis Raúl García. La sportistoj atingis unu arĝentan medalon.

historia afiŝo
Kubo en la Somera Olimpiko 1948
Somera Olimpiko 1948 en Londono
Flagtenanto:  Raúl García
Sportistoj 53 en 12 fakoj
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
1
vdr

Estis la unua fojo en 20 jaroj, ke kubaj atletoj konkuris ĉe la Olimpikoj. 53 konkurantoj, ĉiuj viroj, partoprenis en 31 konkursoj en 12 sportaj disciplinoj. La arĝentan medalon atingis la velistoj Carlos de Cárdenas, patro kaj samnoma filo, kiu en julio 1948 estis 16-jara.

Kunordigis la teamon la Kuba Olimpika Komitato, kiu estis fondita jam en 1926, sed estis internacie oficiale akceptita nur en 1955.