Kuborienta parulio

La Kuborienta parulio (Teretistris fornsi) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj. Ĝi estas endemia de la centra kaj orienta duona parto de la insulo de Kubo dum la alia ununura specio de la sama genro distribuiĝas en la mala parto de tiu insulo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuborienta parulio
Kuborienta parulio
Kuborienta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Teretistris
Specio: 'T. fornsi'
Teretistris fornsi
(Gundlach, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas sekaj arbaroj, humidaj arbaroj de malaltaj teroj, montararbaroj kaj ksera arbustaro.

Tiu specio havas flavajn vizaĝon kaj tutan bruston, kiu nuanciĝas al helgriza aŭ blankeca ventro. Estas tre flava kaj rimarkinda okulringo ĉirkaŭ malhela okulo kaj super tio tre griza kapo; ankaŭ estas grizaj la nuko, kolflankoj kaj resto de supraj partoj. Same la kruroj kaj beko (iom pli longa kaj kurveca ol tiu de la samgenrano) estas grizaj.

Referencoj redakti