Kubozooj (klaso Cubozoa) estas knidulaj senvertebruloj, distingitaj per siaj kubformaj meduzfazoj. Iaj kubozooj produktas ekstreme potencan venenon, interalie Chironex fleckeri, Carukia barnesi kaj Malo kingi. La pikoj de tiuj kaj kelkaj aliaj specioj en tiu klaso estas ekstreme dolorigaj kaj povas esti pereigaj al homoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kubozooj
Ĥironekso sp.
Carukia barnesi
Biologia klasado
Regno: Bestoj (Animalia)
Filumo: Kniduloj
Subfilumo: Meduzozooj
Klaso: Cubozoa
Werner, 1975
Ordoj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Oni rekonis almenaŭ 51 speciojn de kubozooj konatajn je 2018.[1] Tiujn oni grupigis en du ordojn kaj ok familiojn.[2] Poste oni priskribis iujn novajn speciojn, kaj aliaj nepriskribitaj specioj verŝajne restas.[3][4][5]

Klaso Cubozoa

 
"Cubomedusae" (Kubozooj), el la Kunstformen der Natur (“Artformoj de la naturo”) de Ernst Haeckel (1904)

Referencoj redakti

  1. World Register of Marine Species - Cubozoa marinespecies.org (angla). Alirita la 11-an de marto 2019.
  2. (2009) Bastian Bentlage, Paulyn Cartwright, Angel Yanagihara, Cheryl Lewis, Gemma Richards kaj Allen Collins, “Evolution of box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa), a group of highly toxic invertebrates” (“La evoluo de kubozooj: toksega senvertebrularo”), Proceedings of the Royal Society: Biological Sciences. Alirita la 11-an de marto 2019.
  3. (2009) Bastian Bentlage kaj Cheryl Lewis, “Clarifying the identity of the Japanese Habu-kurage, Chironex yamaguchii, sp nov (Cnidaria: Cubozoa: Chirodropida)” (“La klarigo de la identeco de la japana Habu-kurage”), Zootaxa, tomo 2030, paĝoj 59–65.
  4. (2009) Lisa-Ann Gershwin kaj Mark Gibbons, “Carybdea branchi, sp. nov., a new box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa) from South Africa (“Nova kubozoo el Sudafriko”), Zootaxa, tomo 2088, paĝoj 41–50.
  5. (2006) Lisa-Ann Gershwin kaj Philip Alderslade, “Chiropsella bart n. sp., a new box jellyfish (Cnidaria: Cubozoa: Chirodropida) from the Northern Territory, Australia”, (“Nova kubozoo el la Norda Teritorio, Aŭstralio”), The Beagle, Records of the Museums and Art Galleries of the Northern Territory, tomo 22, paĝoj 15–21. Arĥivdato: la 27-an de septembro 2009.