Kubsukero

kuba formo de sukero

Kubsukero estas nutraĵista sukero reguligita en aspekton de kubo. Plej ofte temas pri saĥarozo, akirata kutime el sukerbeto aŭ el sukerkano. Pro sia enspezeco la sukero estis en Bohemio nomata blanka oro.

Kuboj da sukero

Ĝis duono de la 19-a jarcento la sukero estis distribuata plejparte en formo de sukrekonusoj. Kiel malkovrinto de kubsukero estas konsiderata Jakub Kryštof Rad, kiu estis direktoro de rafinejo en Dačice. Li patentigis la kubsukeron en la jaro 1843. Liaj unuaj kuboj havis dimensiojn de eĝoj 1,2 cm kaj 1,5 cm. Pli poste ili komenciĝis ĉe diversaj fabrikantoj iom diferenciĝi kaj ankaŭ ŝanĝiĝis ilia formo de kvadro ĝis diversaj geometriaj formoj. Diversa povas esti ankaŭ la koloreco, sed plej ofte eblas renkontiĝi kun blanka koloro, kiu estas kaŭzita pro uzo de rafinita sukero sen aldono de kolorigaĵoj.

La kubsukero estis elektita de registaro de Ĉeĥio kiel simbolo de ties prezidantaro en EU en kelkaj propagaj materialoj (ekz. reklamo en televido kun prezentado de personecoj).

Eksteraj ligiloj redakti