La kubuta saluto estas alternativa saluto. Tiu saluto estas enkondukita fare de la Monda San-Organizo por preventi kontaĝon per la eboloviruso.[1] La kaŭzo por tio estas ke la manoj surhavas grandan nombron da bakterioj kaj virusoj kaj per manpremo oni povas transdoni ilin. La ŝanco de transdono per la kubutoj estas multe pli malgranda.

Kubuta saluto
Kanadaj kaj britaj ĉefministroj Justin Trudeau kaj Boris Johnson farante kubuton ĉe la 47-a G7-pintkunveno en 2021.

La uzo de kubuta saluto estis renovigita en la 21-a jarcento kiel rezulto de eksplodoj de infektaj malsanoj: birda gripo en 2006, porka gripo en 2009, Ebolo en 2014 kaj koronvirusa malsano ekde 2020. La motivo de ĉi tiu gesto anstataŭ manpremo estas redukti kontakton por redukti la disvastiĝon de virusoj. La Monda San-Organizo proponas dum la birda gripo enkonduki tiun salutformon.[2]

Citaĵo
 Saluto per kubuto. 

Referencoj redakti