Kufra-oazo estas oazogrupo longa 50 km kaj larĝa 20 km, situante en sudorienta parto de Libio, meze de la Libia dezerto. Ĝi troviĝas en de la nuna libia distrikto Al Kufra, kiu ricevis sian nomon de la oazaro. La oazogrupo situas apud karavanvojoj kaj longtempe estis loko por prirabistoj. Tie estiĝis en 1895 la centro de la islama radikala religia asocio, nome Sanusi (aŭ Senusi). La italoj okupis ĝin en 1931.

Kufra
oazo • municipality of Libya
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 11′ N, 23° 17′ O (mapo)24.18333333333323.283333333333Koordinatoj: 24° 11′ N, 23° 17′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kufra (Libio)
Kufra (Libio)
DEC
Kufra
Kufra
Situo de Kufra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kufra [+]
vdr

La plej gravaj urboj de la oazaro estas al-Ĝauv, at-Tulajlib kaj at-Talláb. Sur la sabloŝtona altebenaĵo, en at-Tadzsban funkcias la religia lernejo de Sanusi.

En la oazoj oni kultivas daktilojn, kiujn oni akvumas el subgrundaj akvorezervejoj. Gravas ankaŭ la bestobredado.

Vidu ankaŭ redakti