Kukle
Municipo Kukle situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km nordokcidente de urbo Svitavy, apud ŝoseo n-ro 366 el Svitavy al Litomyšl. Vivas ĉi tie 89 loĝantoj (2023).
Kukle | |||
municipo | |||
Kukle
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kukle | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Situo | Kukle | ||
- alteco | 500 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 30″ N 16° 25′ 34″ O / 49.79167 °N, 16.42611 °O (mapo) | ||
Katastro | 2,95 km² (295 ha) Kukle | ||
Loĝantaro | 89 (2023) | ||
Denseco | 30,17 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1748 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 568 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 572594 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kukle | |||
Retpaĝo: obec-kukle | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Memorindaĵoj kaj vidindaĵoj redakti
Fera kruco redakti
Fera kruco sur ŝtona soklo kun figuro de Kristo troviĝas maldekstre apud la ŝoseo el Svitavy al Litomyšl.
Limŝtono redakti
Historia limŝtono inter landoj Bohemio kaj Moravio situas apud busa haltejo sur rando de la vilaĝo.
Instrua pado redakti
Tra la vilaĝo kondukas instrua pado nomata Českomoravské pomezí (Bohemia-Moravia limregiono) kaj estas ĉi tie informtabulo pri batalo inter aŭstriaj kaj prusaj taĉmentoj en la jaro 1866.
Verda signaro redakti
Tra la vilaĝo kondukas verda turisma signaro el haltejo en Vendolí, kondukanta tra Ostrý Kámen, montokresto de Javorník, Kukle al fontejo de rivero Svitava.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
Pluaj fotoj redakti
-
fajroestingista rezervujo apud ĉefa ŝoseo
-
Ludejo
-
Domo n-ro 18