KukolojCuculus estas genro de birdoj de la familo de Kukoledoj kiu havas reprezentantojn en plej parto de la Malnova Mondo, kvankam la plej granda diverseco estas en tropikaj suda kaj sudorienta Azio. La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukoloj
kukolo (Cuculus canorus)
kukolo (Cuculus canorus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Cuculus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akcipitrokukoloj estas foje lokitaj en separata genro, nome Hierococcyx.

Tiuj birdoj estas de varia grando kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj kruroj. Plej parto ĉeestas malfermajn arbarojn, sed kelkaj preferas pli malfermajn kampojn. Kelkaj specioj estas migrantaj.

Tiuj estas voĉemaj specioj, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj, kio nomigas la genron kaj la famnilion en multaj lingvoj. Ili manĝas grandajn insektojn, inkludante harecajn raŭpojn, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj, sed por tiuj estas specialaĵo. Unu aŭ du specioj manĝas ankaŭ iom da frukto.

La kukoloj de la genro Cuculus estas nestoparazitoj, kio signifas, ke ili demetas po ununuran ovon en nestoj de variaj paserinaj gastigontoj. La plej konata ekzemplo estas la eŭropa Kukolo. La kukolino ĉiukaze anstataŭas unu el la ovoj de la gastigonto per unu el siaj ovoj. La kukolido eloviĝas antaŭ la eloviĝo de la idoj de la gastigonto kaj kreskiĝas pli forte, kio permesas ĝin forpeli ĉu la ovojn ĉu la idojn de la falsaj gepatroj.

La specioj de la genro Cuculus demetas koloritajn ovojn kongruantajn kun tiuj de siaj gastigontoj. La kukolino specialiĝas en preciza gastiganta specio (ĝenerale la specio kiu zorgis ŝin) kaj demetas ovojn kiuj ege similaspektas al tiuj de la gastiganto.

Ĉiu specio povas konsistiĝi el kelkaj gentes, kun ĉiu gens specialiĝita en preciza gastiganta specio. Estas pruvoj, ke la gentes estas genetike diversaj unu disde la alia, kvankam aliaj fakuloj asertas, ke lakukolinoj pariĝas kunmaskloj de ĉiu ajn gens, kaj tiele la genoj fluas inter gentes.

Referencoj redakti