Kukurbo (Cucurbita el kukurbacoj) estas genro de unu- kaj du-jaraj herboj aŭ ties manĝebla frukto. La fruktoj havas diversajn formojn kaj kolorojn (kutime verda, flava, oranĝa aŭ bruna). Multaj specoj havas grandajn fruktojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbo
Patisson-planto (Cucurbita pepo)
Patisson-planto (Cucurbita pepo)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukurbo Cucurbita
specioj

C. maxima - potirono
C. mixta = C. argyrosperma
C. moschata - moska kukurbo
C. pepo - pepono

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kukurboj devenas de Nord-Ameriko. Iuj specoj manĝeblas krudaj, aliaj nur kuiritaj. La frukto estas plej ofte la manĝata parto, sed iuj kuirartoj uzas ankaŭ la semojn (por manĝi rekte, aŭ por premi por akiri oleon). Ankaŭ foliojn kaj florojn oni manĝas laŭ iuj kuirartoj.

En Usono kaj kelkaj aliaj landoj, oni ĉizas vizaĝojn el grandaj oranĝaj kukurboj por festi Halovinon.

Peponoj redakti

Peponoj (Cucurbita pepo) estas specio kun multaj popularaj manĝfruktoj. Oni rikoltas ilin dum la somero, ofte dum ili junas kaj havas molan ŝelon.

Itala kukurbeto redakti

legomkukurbo (Cucurbita pepo subsp. pepo convar. giromontiina) italia kukurbeto, kiu estas verda aŭ flava, longa.

Gravas la frua rikolto. Ju pli malgranda la frukto des pli delikatan guston ĝi havas. Ankaŭ la floro estas ŝatata manĝaĵo.

Potironoj redakti

Potironoj (Cucurbita maxima) estas specio pli granda kaj globeca. Oni rikoltas ilin nur je la fino de la somero. Ili ofte havas malmolan ŝelon.

Melopepoj redakti

Melopepoj (Cucurbita pepo subsp. ovifera) estas subspecio de la peponoj.

Aliaj redakti

  • Ajoto, Cucurbita argyrosperma
  • C. moschata
  • C. mixta.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Galerio redakti