Oni komprenas per kultura evoluo la transformado laŭlonge de la tempo de kulturaj elementoj de socio (aŭ parto de socio). La evidento montras ke kulturo difineblas kiel disvolvigo de la uzoj, kutimoj, religioj, valoroj, socia organizo, teknologio, juro, lingvoj, artefaktoj, iloj, kaj transportoj; ĝi disvolviĝas per la akumulado kaj transigado de konaro por la plej bona adaptado al la medio.

La evoluismaj tezoj aplikitaj al la sociaj sciencoj estis konsekvenco de du grandaj sciencaj kontribuoj fare en la mezo de la 19a jarcento: nome evoluismo kiun metis por biologio Darvino kaj la filozofio pozitivisma de Auguste Comte. En tiu kunteksto formuliĝis la evoluaj stadioj de aŭtoroj kiaj la usonano Lewis Morgan (1818-1881) kaj la brita Edward Burnett Tylor (1834-1917), kiuj, kun kelkaj nuancoj diferencigaj metis la koncepton de la ekzistado de tri ĉefaj stadioj en la kultura disvolviĝo de la homaj grupoj, nomigitaj de malalta al pli alta nivelo de disvolviĝo: primitivismo, barbareco kaj civilizo.[1] La apliko de tiu skemo populariĝis fare de aliaj teoriuloj, kiaj Friedrich Engels en sia verko La origino de familio, privata posedrajto kaj ŝtato.

La konsidero de malegaleco de kulturoj havis grandmezure sukceson danke al ties adapto kiel alĝustiga ideologio propra de epoko kiam la eŭropanoj - tiuj el Eŭropo kaj la hegemoniaj klasoj de eŭropa deveno en la novaj landoj de Ameriko kaj de aliaj kontinentoj- estis etendante sian kolonian hegemoniismonl tra la resto de la mondo. Fine de la 19a jarcento estis kultura temo tre etenditatiu de la ekzistado de malsupraj kaj supraj rasoj, kune kun aliaj sociaj teorioj nune forigitaj kaj malakceptataj, kiaj la eŭgenezio kaj la socia darvinismo. Tamen, el la unua duono de la 20a jarcento malfermis sian vojojn antropologiaj tezoj renovigaj, elstare la kultura relativismo de Bronisław Malinowski kaj tiuj de aliaj aŭtoroj de la moderna kultura antropologio (kiaj Marvin Harris).

Notoj redakti

  1. Evolucionismo. Arkivita el la originalo je 2000-10-19. Alirita 2021-08-14.

Bibliografio redakti

  • Luigi Luca Cavalli-Sforza (2007). La evolución de la cultura. Barcelona: Anagrama.
  • Julian Huxley (1957). Nuevos odres para el vino nuevo. México: Editorial Hermes.