Kulturspaco estas ĝenerale la disvastotereno (regiono aŭ lando) de certa kulturo; kulturscience ekzemple la transŝtata germana kultura kaj lingva spaco aŭ pli malvaste limigite, la bavara kulturspaco en Aŭstrujo kaj Bavarujo, la platgermana kulturspaco en norda Germanujo kaj en la oriento de Nederlando aŭ la franca, itala kaj aliaj eŭropaj kulturspacoj, ankaŭ la katolika kulturspaco ktp..

"Kulturspaca formado"[1] estas la formado de la mensa percepto de kulturspaco kun la celo, atingi identigon de spaco kun ĝia loĝantaro per loĝantoj kaj eksteraj observantoj, por povi kontroli ties imagon kaj pravigi (plejparte teritoriajn) postulojn.

De "kulturspaca koncentriĝo"[2] oni parolas, se interkompletigaj aŭ interkonkurencaj kulturspacoj ĉe la sama loko aŭ en la sama regiono parte kongruas (ekzemple en limregionoj).

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-06. Alirita 2013-05-15.
  2. Jürgen Joachimsthaler, en: Regionalität als Kategorie der Sprach- und Literaturwissenbschaft. Frankfurto/M. 2002, p. 18.

Vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti