Kunal Deŝmuk (naksiĝinta la 4-an de marto 1982 en Mumbajo; marate kaj hindie कुणाल देशमुख, IAST: Kuṇāla Deśamukha, Hunter: Kunal Deshmukh) estas barata kina reĝisoro kaj restoraciisto. Li kreskiĝis en Mumbajo (Barato) kaj fariĝis fama pro siaj filmoj Jannat (2008), Raja Natwarlal (2014), kaj Shiddat (2021).

Kunal Deŝmuk
Deŝmuk dum la projekcio de filmo Raabta ĉe la studioj Yash Raj en Mumbajo, en 2017
Deŝmuk dum la projekcio de filmo Raabta ĉe la studioj Yash Raj en Mumbajo, en 2017
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de marto 1982(nun 1982-03-04) (42‑jara)
en Mumbajo, Maharaŝtro, Barato
Ŝtataneco  Barato
Okupo
Okupo Kina reĝisoro
Periodo 2008—hodiaŭ
vdr

Edukado kaj komencoj redakti

Post la kompletiĝo de sia baza edukado ĉe Arja Vidja Mandir, en urbo Bandra (proksime al Mumbajo) kaj de malsupera altlernejo ĉe Ĝai Hind, en Churchgate, li frekventis kurson pri reklamado ĉe la altlernejo H.R.. Poste, li iris al Usono por mallonga diploma kurso pri filmarto. Dum tiu vizito li ekkonis la industrion de la manĝaĵo en Nov-Jorko, kune kun sia amiko Rikej, kaj tio instigis lin interesiĝi pri tiu komerca sektoro. Li tiam renkontiĝis kun Mohit Suri dank'al komuna amiko nome Sahil en Goao, kiu sugestis al li labori kune en filmo nome «Zeher».[1][2]

Kariero redakti

Li komencis sian karieron kiel kunhelpa reĝisoro en Tumsa Nahin Dekha (2004), Zeher (2005), Kalyug kaj Woh Lamhe (2006), sub la direktoro Mohit Suri kaj la firmao Vishesh Films.

En oktobro 2006, li ĉesis sian laborpostenon por verki filma intrigo. Li debutis kiel filma reĝisoro en Jannat en 2008, kun Emran Haŝmi kiel ĉefrolo, produktita de Vishesh Films. Jannat estis publikigita en 2008 kaj estis sukcesa.[3]

Li faris filmon en 2009 nome Tum Mile, surbaze de la Mumbajaj inundoj de la 26-a julio 2005, kun Emraan Hashmi kaj Soha Ali Kan kiel ĉefroloj.[4][5]

En 2012 Jannat 2, sekvo de filmo Jannat, estis publikigita kaj kapablis akiri grandegan sukceson.

En 2009, li starigis ristoracion nome «Trikaja» ĉe Bavdan, Puneo.[4][6]

Filmografio redakti

Jaro Filmo Reĝisoro Verkisto Notoj
2008 Jannat Jes Jes Debuto kiel reĝisoro
2009 Tum Mile Jes Ne
2012 Jannat 2 Jes Jes Scenaro
2014 Raja Natwarlal Jes historio
2021 Shiddat Jes Ne
2023 Jannat 3 Jes Jes
2023 Awarapan 2 Jes Jes
2024 Hijra Jes Jes historio
2024 Koyla Jes Jes historio
Kiel kunhelpa reĝisoro
Jaro Filmo Notoj
2004 Tumsa Nahin Deka Kunhelpa reĝisoro
2005 Zeher Kunhelpa reĝisoro
2005 Kalyug Ĉefa kunhelpa reĝisoro
2006 Woh Lamhe Ĉefa asociita reĝisoro

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kunal Deshmukh en la angla Vikipedio.