Kunkatedralo de Merido (Hispanio)

La Preĝejo Kunkatedralo Sankta Maria la Plejgranda de Merido, kiu havas la metropolitan rangon, staras en la centro de la historia urboparto de la ekstremadura ĉefurbo ĉe angulo de la centra placo Plaza de España. Kune al la Katedralo de Badaĥozo, ĝi estas la sidejo de la ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo de Merido-Badaĥozo.

Kunkatedralo de Merido

Heredanto de la antikva visigota Preĝejo Sankta Jerusalemo de Merido, ĝia nuna aspekto komenciĝas ekde la konkero de la urbo fare de la reĝo Alfonso la 9-a, kies restaĵoj plej antikvaj venas de la 13-a jarcento.

Kvankam laŭ la eklezio organizo estas la plej grava preĝejo de la regiona ĉefurbo Merido, fakte la meridanoj plie adoras la koncernan sanktulinon Sankta Eŭlalia ĉe ties propra preĝejo en alia neproksima norda parto de la urbo.

Eksteraj ligiloj redakti