Kunkonsilado estas psikologia usondevena (1950) memhelpa terapio per kiu oni lernas eksterigi emociojn kaj prilabori emociajn traŭmatojn en formo de rololudo senhelpe de profesia terapiisto. Antaŭ ol komenci tiun terapio oni unue sekvu memstudadon de 40 horoj kun manlibro. Kerno de la metodo estas ke oni nur aŭskultas la alian, nur ripetante ŝlosilfrazojn aŭ trarompi kaŝigajn manovrojn. Ekster komuna trejnado du partneroj povas ĉiusemajne memstare kune kokonsili, laŭvice en la rolo de konsilanto aŭ kliento.

Bibliografio redakti

Pli pri kunkonsilado en la esperanta libro

Harvey Jackins. "La homa flanko de Homoj - la teorio de retaksa konsilado". Seatle, Eld. Rational Island Publishers, 1972.