La Kuprofazano, Syrmaticus soemmerringii konata ankaŭ kiel Soemeringa fazano estas granda, ĝis 136 cm longa birdo de la familio de fazanoj nome Fazanedoj kun tre markata kuprokolora bruna plumaro, flaveca beko, brunaj irisoj kaj ruĝa nuda vizaĝa haŭtaĵo kiu grandiĝas por la reprodukta sezono. En la longa vosto estas horizontalaj malhelaj strioj kaj la suba dorso kaj puga estas blankeca punkteca. La ino estas bruna birdo kun grizecbrunaj supraj partoj kaj sablokolore strieca malhelbruna sube. La masklo havas mallongajn spronojn en siaj grizaj kruroj, neniu ĉe ino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuprofazano
Kuprofazano
Kuprofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Syrmaticus
Specio: S. soemmerringii
Syrmaticus soemmerringii
(Temminck, 1830)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Specimeno - AMNH

La Kuprofazano estas distribuata kaj endemia ĉe montetoj kaj montararbaroj de la insuloj de Honshū, Kyūshū kaj Shikoku de Japanio. Ties dieto konsistas ĉefe el insektoj, artropodoj, radikoj, folioj kaj grenon.

La latina scienca nomo rememoras tiun de la germana sciencisto Samuel Thomas von Sömmering.

Pro pliiĝanta habitatoperdo, limigita teritorio kaj troa ĉasado en kelkaj areoj, la Kuprofazano estis taksata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti