Kuprovosta lamprotorno

La Kuprovosta lamprotornoKuprovosta brilsturno (Lamprotornis cupreocauda) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuprovosta lamprotorno
Kuprovosta lamprotorno
Kuprovosta lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. cupreocauda'
Lamprotornis cupreocauda
(Hartlaub, 1857)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas malhelblua kiel ĉiu en la genro kun pli purpura kapo, kiel ĉe la proksima parenco la Purpurkapa lamprotorno, kie rimarkindas blankaj irisoj. Ne estas tiom da metalecaj briloj kiom ĉe aliaj samgenranoj kaj la vosto estas bruna, kio havigas al la specio la nomon.

Ĝi troviĝas en landoj de la Golfo de Gvineo nome en Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio kaj Sieraleono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti