Kura

rivero En Transkaŭkazio

Kura — antikva Cyrus, kartvele Mtkvari, estas rivero, ĉirkaŭ 1364 km longa, la ĉefa rivero en Kartvelio kaj Azerbajĝano. Surfaco de la akvokolekta areo estas 188 mil kv.km. Ĝi fontas en nordoriento de Turkio, apud urbo Kars, kaj fluas nordorienten, poste sudorienten en Kartvelio kaj alfluas al Kaspia Maro.

Kura
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 360 km
Fluo
Geografio
Landoj Turkio
Regionoj Provinco Ardahan
vdr
Por malpli granda rivero en Norda Kaŭkazio, vidu la paĝon Kura (rivero en Rusio).
La Kura en Tbilisi

Sur la rivero funkcias akvoenergiaj centraloj apud Mcĥeta, Tbilisi kaj Mingeĉaur; la ampleksa akvorezervujo ĉe Mingeĉaur estas ankaŭ uzata por irigacio. La ĉefa enfluanto de Kura estas: Araks, ankaŭ - Liaĥvi, Aragvi, Ĥrami, Alazani. Kura estas ŝipebla ĉirkaŭ 480 km kontraŭflua.

La rivero fluas tra la urboj Borĝomi, Gori, Mcĥeta, Tbilisi (ĉefurbo de Kartvelio), Rustavi, k.a.

Vidu ankaŭ redakti