Kuraľany, hungare Kural estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Kuraľany situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 40 km-ojn for.

Historio redakti

En la 6-a jarcento slavoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1223 en formo "Kurol". La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. En la 16-a jarcento la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1612 slovakoj alvenis. En 1910 loĝis tie 803 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Štúrovo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 591 da homoj (572 slovakoj, 16 hungaroj).

Vidindaĵo redakti