Kurdistana Laborista Partio

La Kurdistana Laborista Partio, kurde Partiya Karkerên Kurdistanê (PKK), estas maldekstrula politika partio de Kurdoj en Turkio. Tiu partio estas armita grupo kun kurda kaj marksisma-leninisma nacia ideologio, kiu de sia komenco ĝis la nuntempo havas socialisman-liberecanan ideologion.

Kurdistana Laborista Partio
Partiya Karkerên Kurdistanê
Emblemo de Kurdistana Laborista Partio
armita organizaĵo • terorisma organizaĵo
Gvidanto Cemîl Bayik kaj Besê Hozat
Fondiĝo 1978
Ĉefa sidejo Kandilaj Montoj
Koloro(j) Ruĝa, flava kaj verda
Ideologio Komunumismo
Liberecisma socialismo
Demokrata konfederaciismo
Internacia aliĝo Koma Civakên Kurdistan‎
Retejo www.pkkonline.com
vdr
Kurdoj en Londono aprile 2003

La fondinto de PKK estas Abdullah Öcalan kiu estas mallibera en Turkio. Kaŭze de siaj faroj, la organizaĵo PKK estas ĝenerale konsiderata terorisma organizo flanke de Usono, Eŭropa Unio, Turkio kaj aliaj landoj. Tamen la subpremo de la kurda kulturo en Turkio, kie vivas la plejparto de la kurda loĝantaro de la mondo, kaŭzas ankaŭ ian emocian ligon de multaj turkaj kurdoj — kaj en Turkio kaj en eksterlanda azilo — al la partio.

La PKK unue laboris por la starigo de sendependa kurda ŝtato en la teritorioj de historia Kurdio, kaj precipe en la sudorienta parto de Turkio, kiun la kurdoj nomas "Norda Kurdio". En la lastaj jaroj la PKK-ideologio mildiĝis kaj distanciĝis de kaj marksismo kaj de asertoj pri naciaj postuloj kaj sekve moviĝis por labori por aŭtonomio, inkluzive de egalaj kulturaj kaj lingvaj rajtoj por la kurdoj en Turkio, kaj por la rekono de la kurdoj kiel etna malplimulto sub la Turka konstitucio.

En sia lukto dum la 20-a jarcento la PKK uzis terorismon kaj perforton kontraŭ armeaj kaj civilaj celoj por atingi siajn politikajn celojn. Pli ol 45 000 homoj estis mortigitaj dum la konflikto inter la PKK kaj la turka registaro ekde 1984. La PKK asertas, ke pli ol 18 500 homoj estis mortigitaj de turkaj polico kaj militfortoj.

Vidu ankaŭ redakti