Kurier Poranny (1990)

Kurier Poranny (pole Matena Kuriero) estas taggazeto por la nord-orientaj regionoj de Pollando eldonata en Bjalistoko de januaro 1990 (la 0-a numero aperis la 21-an de decembro 1989. Komence la redaktistaro konsistis el ĵurnalistoj de la posttagmeza gazeto Kurier Podlaski. Ĝi posedas ses semajnĵurnalojn: Kurier Osiedlowy, Kurier Bielski (en Bielsk Podlaski), Kurier Sokólski (en Sokółka), Kurier Łapski (en Łapy), Kurier Hajnowski (en Hajnówka) kaj Kurier Lokalny (Wasilków, Supraśl, Czarna Białostocka). Ĝia mezuma eldonkvanto estas 19039 ekzempleroj[1]. La posedanto de la ĵurnalo estas Media Regionalne sp. z o.o. apartenanta al la grupo Mecom.

Kurier Poranny
La ĉefa sidejo de la gazeto
periodaĵo
Speco Ĉiutaga (taggazeto)

Posedanto Media Regionalne sp. z o.o.
Redaktisto Piotr Wąsikowski
Establodato 1990
Stabo Bjalistoko, Pollando

Retejo [1]
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti