Kurmanbek Salijeviĉ BAKIJEV (Курманбек Салиевич Бакиев), naskiĝinta en Masadan la 1-an de aŭgusto 1949, de 2005 ĝis aprilo 2010 estis la ŝtata prezidanto de Kirgizio.

Kurmanbek Bakijev
Persona informo
Курманбек Сали уулу Бакиев
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1949 (1949-08-01) (74-jaraĝa)
en Masadan
Religio sunaismo vd
Loĝloko Minsko vd
Ŝtataneco Kirgizio vd
Alma mater Samara State Technical University vd
Partio Ak Jol • Popola Movado de Kirgizio • senpartia vd
Familio
Edz(in)o Tatyana Bakiyeva vd
Infanoj Maxim Bakiyev vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis elektita prezidento en julio 2005 post la manifestacioj, kiuj forigis antaŭan prezidanton Askar Akajev.

En Kirgizion la 29-an de majo 2006 venis reprezentantoj de Usono por trakti pri la usona militbazo en internacia flughaveno "Manas". Antaŭe en aprilo Kurmanbek Bakijev disaŭdigis anoncon pri la ebla forigo de la bazo, se kondiĉoj de ĝia ekzisto ne estos retraktitaj. La militbazo aperis en Kirgizio fine de la jaro 2001 por subteni operacion en Afganio.

En la prezidanta baloto de 2009 la prezidanteco de Kurmanbek Bakijev estis konfirmita per 76,1 procentaĵoj de la voĉoj.

Kadre de ribelaj perturboj de aprilo 2010 la gvidaj reprezentantoj de la politika opozicio deklaris ke Kurmanbek Bakijev estis senpostenigita la 7-an de aprilo 2010. La politikisto unue fuĝis al sia devena regiono en la sudo de Kirgizio kaj deklaris plu esti la laŭleĝa ŝtata prezidanto - lia senpostenigo do laŭ li estu kontraŭleĝa. Nur post kiam nova, transira registaro sub gvido de la antaŭa ministrino pri eksteraj rilatoj, Roza Otunbajeva minacis se necese apliki perforton kontraŭ Kurmanbek Bakijev kaj juĝi lin en jura proceso, li la 15-an de aprilo deklaris sian demision kaj elvojaĝis al la najbara ŝtato Kazaĥio.

La 20-an de aprilo li helpe de la registaro de Belorusio vojaĝis al Minsko, kie li deklaris plu esti la prezidanto de Kirgizio kaj akuzi la registaron de Roza Otunbajeva esti kontraŭleĝa.

Vidu ankaŭ redakti