Kurtapiŝorultapiŝo (iam nomata tretmuelilo laŭ la angla vorto) estas maŝino por fizike ekzerci sin paŝante, trotante aŭ kurante kaj tamen restante daŭre en unu loko. Kurtapiŝoj estas kutima ekipaĵo en gimnastikaj trejnejoj, sed oni povas havi tian ankaŭ en sia hejmo.

Kurtapiŝo konsistas el platformo, sur kiu moviĝas transporta bendo (rultapiŝo) kies rapidon la kuranto povas regi laŭ sia bezono. La bendo moviĝas kun konstanta rapido kaj la uzanto paŝas aŭ kuras en la malan direkton samrapide, tiel restante sur unu sama loko. La tapiŝon movas elektra motoro aŭ ĝi estas provizita per inercirado. En elektre movata tapiŝo la rapidon oni alĝustigas per regiloj de la motoro. En la pli simpla tipo, kiu havas inerciradon, la rapido reguliĝas laŭ la paŝtakto de la marŝanto, kies paŝado ankaŭ movas la tapiŝon.

Kurtapiŝoj povas havi diversajn mezurilojn por indiki la daŭron de la ekzercado, la rapidojn de kurado kaj de energio-konsumado. Ankaŭ fiziologiajn mezurilojn (unuavice de korpulso) eblas ligi al la marŝanto por akiri precizan datumaron pri intenseco de la ekzercado kaj por tiel igi ĝin pli efika.