Kurvimetro

instrumento por mezuri la longon de vojoj sur mapoj

La kurvimetro[1] estas instrumento por mezuri la longon de vojoj sur mapoj.

Kurvimetro uzata sur mapo de Germanio

Priskribo redakti

Plej simpla kurvimetro konsistas el rado de konata perimetro sur akso kaj tenilo. Oni movas la kurvimetron sur la mapo laŭ la mezurata vojo. Tio turnas la radon. La distanco de la vojo estas do

Distanco = mapa skalo × nombro de turnoj × perimetro de rado.

Pli komplikaj mekanikaj kurvimetroj rekte kalkulas kaj montras la distancon, en kilometroj, mejloj ktp., per dentradoj kaj nadlo.

Hodiaŭ ekzistas ankaŭ elektronikaj kurvimetroj.

Bildaro redakti

Historio redakti

Fruan version de la kurvimetro inventis la angla inĝeniero Edward Russell Morris en 1873. Li vendis la kurvimetron sub la inventita nomo Wealemefna.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti