Kustardokremaĵo estas manĝaĵo preparita fundamente kun lakto kaj ovoj, pli densa ol likva kaj manĝata precipe kiel deserto. Kustardo povas esti la deserto mem aŭ ĝia saŭco. Oni faras ĝin el lakto, ovoflavo, sukero kaj spicaĵoj kiel cinamovanilo. Por doni al ĝi pli da solideco, oni aldonas al la kremaĵo farunonmaizamelon.

Bovlo da kustardo

Kustardo estas grava parto de desert-receptoj en pluraj landoj, inkluzive de Britio, Francio, Portugalio, Hispanio, Italio, Aŭstralio kaj Malajzio.

Historio redakti

Kustardo ene de tavolkukoj (kustardtortetoj) estis tre popularaj dum Mezepoko, kaj ili estas la origino de la vorto kustardo (el la angla custard); la franca vorto croustade origine rilatis al la krusto de torto, kaj venas de la latina vorto crustāre.[1] La mezepokaj receptoj inkludis ankaŭ solidajn ingrediencojn kiel viando, fruktojfiŝaĵo. Iuj kustardoj, precipe dum la Elizabeta epoko, enhavis kalendulojn kiuj donis flavan koloron al la deserto.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti