La regiono Kutamakuo (Koutammakou) troviĝas en la regiono Kara, nordoriente en Togolando, kaj etendiĝas ankaŭ al la najbara Benino. Ĝi estas la teritorio de la batamariboj (ankaŭ nomataj Katammariba aŭ Temberma), kie troviĝas la famaj turoformaj domoj el argilo, nomataj takiento, unikaj en Afriko kiuj iĝis simbolo de Togolando. En tiu kultura pejzaĝo el 50.000 hektaroj, la naturo estas forte ligita al la ritaro kaj kredo de la loĝantaro, kiu harmonie uzas ĝiajn rimedojn; pro tiaj kialoj ĝi estis aldonita al la listo de Monda heredaĵo de Unesko en 2004.

Kutamakuo
kultura pejzaĝo • setlejo [+]

Koordinatoj10° 6′ 0″ N, 1° 4′ 0″ O (mapo)10.11.0666666666667Koordinatoj: 10° 6′ 0″ N, 1° 4′ 0″ O (mapo)
- koordinatoj10° 6′ 0″ N, 1° 4′ 0″ O (mapo)10.11.0666666666667Koordinatoj: 10° 6′ 0″ N, 1° 4′ 0″ O (mapo) [+]
Areo500 km² (50 000 ha) [+]
Vikimedia Komunejo:  Koutammakou [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo
Domoj de la batamariboj
Lando  Togolando
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj v, vi
Fonto 1140
Regiono** Afriko
Geografia situo 10° 4′ 0″ N, 1° 0′ 0″ O (mapo)10.0666666666671
Registra historio
Registrado 2004  (28-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Togolando

Kutamakuo (Togolando)
Kutamakuo (Togolando)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La takientoj estas cirklaj kaj ĝenerla duetaĝaj; ili estas kronitaj de grenejo farita el koto el preskaŭ sferoforma. Ili povas havi platan kovraĵon aŭ esti rekovritaj de pajlo, konusforme. La tuto de la loĝejo konsistas ĉiam el grenejo, kaprostalo kaj korto uzata por religiaj ceremonioj. La vilaĝo Nadoba estas bone konata ekzemplo kaj allogaĵo de la turistoj, kiu inkluzivas aliajn ceremoniejojn. Ĝi ankaŭ havas fortikaĵojn, rokojn, inicejojn kaj subterajn tombojn.