Kuvaso

raso de hundoj

La kuvaso (hungare kuvasz [kuvas]) estas ŝafhundo, kiu originis el Hungario.

Kuvaso
Kuvaso
Kuvaso
FCI-norma n-ro 54
  • Sen laborekzameno
Deveno:

Hungario

Postkola alto:

virhundo 71–76 cm
hundino 66–70 cm

Pezo:

virhundo 48–62 kg
hundino 37–50 kg

Listo de hundorasoj
vdr

Ĝi verŝajne alvenis kun la hungaraj triboj al la Karpat-baseno. Ĝi ĝenerale aspektas kiel komondoro (alia hungara ŝafhundo), sed la haroj estas paltaj, mallongaj sur la kapo kaj kruroj, sed ili flirtas en la malantaŭa parto de kruroj. La haroj estas longaj kaj ondaj alikorpe. Kapo estas longeca, kun delikata kliniĝi ĉevanga. Ĝiaj okuloj estas mezgrandaj, brunaj, fidelaj. Ĝia orelo estas V-forma, suben-kliniĝanta. La vosto de kuvaso estas delikata suben-direktita kun kliniĝo, ties haroj staras abunde, flirte. Blankkolora, tre bonega gard-hundo.

Eksteraj ligiloj redakti