Kvado (motorciklo)

veturileto

Kvado (angle quadall-terrain vehicle) estas veturilo kun 4 radoj, ofte kun dikaj radringoj kiel terena veturilo. Oni povas taksi ĝin kiel motorciklomopedo kun 4 radoj. Kvadoj estas uzataj kiel etaj traktoroj en agrokulturo kaj armeoj, sed ĉefe por amuziĝo, sporto.

Kvado
Kvadoj traveturantaj rojon

Origino redakti

Ĝi venis el Honda kiel trirada ATC (ĉiuterena motorciklo). Ĝi disvastiĝis unuafoje en Usono, sed la triradaj variantoj restis poste nur veturiloj de la fanatikuloj, kiuj uzis tiujn en la Sud-Kalifornia dezerto.

Tekniko kaj pluevoluo redakti

La motoro kaj la maso kuŝis sur la posta akso. La antaŭa rado estas apenaŭ ŝarĝita, tiel la kontrolitaj direktoŝanĝoj estis tre malfacilaj, pro kio okazis gravaj akcidentoj en Usono. La konsum-defendantoj akiris malpermeson pri komerco de la triradoj.

Ĉar la merkato promesis grandajn enspezojn, la firmao Suzuki transformis la veturilojn per aldona 4-a rado, tiel kreante la unuan kvadon, la Suzuki LT 125.

Oni dum paso de la tempo plibonigis konstruon, risortojn, motoron. Ili estis unuafoje uzatas de la kamparanoj kiel transportilo sur herbejo kaj pli poste en sporto.

La motoroj de la veturilo estas inter 50 cm³ kaj 700 cm³, sed oni povas trovi ekstremajn ĝis 1150 cm³.

La veturilo muntitas (kiel ĉe jetskio) per dikfingra gasdonilo (anstataŭ la kutima manturna gasdonilo ĉe motorcikloj).

Kaskodevo redakti

En kelkaj landoj, kiel Germanio aŭ Aŭstrio, ekzistas kaskodevo. En aliaj landoj Ĉar la veturilo jure apartenas (ne du-rada veturilo) al la aŭtoj, kaj pro tio ĝi ne ekzistas. Porti kaskon ĉiukaze estas rekomendita.

Produktantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti