Kvanzao

afrik-usonana festosemajno

Kvanzao (Kwanzaa [kŭanza]) estas festosemajno de Afrik-Usonanoj anstataŭ aŭ aldone al Kristnasko (okazas inter 26-a de decembro kaj 1-a de januaro). La festotago ne havas veran Afrikan tradicion; sed ĝi estis elpensita kaj enkondukita ekde 1966 laŭ propono de Maulana Karenga, Usona sociologo. Kvanzao ne estas religia festo, sed "kultura festotago".

Kvanzao
Virino bruligas kinara-kandelojn sur tablo ornamita per simboloj de kvanzao.
Virino bruligas kinara-kandelojn sur tablo ornamita per simboloj de kvanzao.
festa aŭ feria tago
Alia nomo Kwanzaa
Festata Afrikaj amerikanoj kaj popoloj de Afriko tra la tuta mondo.
Komenco 26-a de decembro
Fino 1-a de januaro
Solenoj Solenado de afrika-usona heredaĵo, unueco kaj kulturo
Kutimoj kaj tradicioj Unueco
Libera decidado
Kolektiva laboro kaj respondeco
Kunlabora ekonomio
Celo
Kreativeco
Kredo
Koneksas  kun Monato de Nigrula historio
vdr

La nomo kwanzaa venas el la svahila lingvo, el matunda ya kwanza [matunda ja kŭanza], kio signifas unuajn fruktojn. Oni aldonis kroman a (en la esperantigo: o) por sepliterigi la vorton, tiel ke ĉiu litero simbolus po unu el la Sep Principoj de Negreco, Nguzu Saba. Tiuj estas:

Dum Kvanzao, homoj flamigas kandelojn en kinara (kandelingaro), montras tradician afrikan arton, kaj pripensas la sep gvidajn principojn.

La festo okazas dum 7 tagoj, de la 26-a de decembro ĝis la 1-a de januaro ĉiujare. La 31-an de decembro okazas festa manĝado en familia rondo.

Multaj el la tradicioj de Kvanzao estas bazitaj sur rikolto-festoj en diversaj afrikaj kulturoj.

Historio [1] redakti

La Movado por Civitanaj Rajtoj estis politika movado en Usono de 1954 ĝis 1968, kiu agadis kontraŭ la diskriminacio pro raso. Kvankam sklaveco en Usono finiĝis jam en 1865, la vivo estis ankoraŭ tre malfacila por multaj nigraj usonanoj. Por ili estis malfacile trovi laboron, edukiĝi en universitato, aĉeti domon, eĉ esti servataj en restoracio. Danke al la agado de la Civitan-rajta Movado finfine ekestis leĝoj, laŭ kiuj ne plu estis permesate trakti homojn malegale pro ilia haŭt-koloro.

Kvanzao estis kreita en 1966 de Maulana Karenga, profesoro pri afrik-rilataj studoj. (Afrik-rilataj studoj okupiĝas ĉefe pri la historio, kulturo kaj politiko de afrik-devenaj popoloj ekster Afriko, kaj ankaŭ en Afriko mem.)

D-ro Karenga deziris starigi kutimon laŭ kiu afrik-usonanoj povos festi siajn proprajn atingojn. La ferio festas afrikan kulturon kaj antaŭenigas unuecon en la afrik-usona komunumo.

Kvanzao ne estas religia festo, sed okazo por pripensi la pasintecon kaj antaŭĝoji pri la estonteco. Ĝi ofte estas festata per renkontiĝoj inter amikoj kaj familioj, kiuj kune manĝas kaj ĝuas muzikon, dancadon, kaj aliajn kulturajn tradiciojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti