Kvarona kuba kahelaro

En geometrio, la kvarona kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco konsistanta el kvaredroj kaj senpintigitaj kvaredroj.

Kvarona kuba kahelaro
Bildo
Bildo
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Vertica figuro Izocela triangula malprismo (neregula okedro)
Bildo de vertico Bildo de vertico
Simbolo de Schläfli t0,1[P4]
Figuro de Coxeter-Dynkin
Edroj Trianguloj {3}, seslateroj {6}
Ĉeloj Kvaredroj (3.3.3)
senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
Ĉeloj ĉirkaŭ vertico (3.6.6)6+(3.3.3)2
Geometria simetria grupo Fd3m
Propraĵoj Vertico-transitiva
vdr

Ĝi estas vertico-transitiva kun 6 senpintigitaj kvaredroj kaj 2 kvaredroj ĉirkaŭ ĉiu vertico.

Ĝi estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

La edroj de ĉi tiu kahelaro formas kvar familiojn de paralelaj ebenoj, kaj en ĉiu ebeno de ĉiu familio la lateroj kaj edroj formas tri-seslateran kahelaron (3.6.3.6).

Ĝia vertica figuro estas izocela malprismo: du egallateraj trianguloj kunigitaj per ses izocelaj trianguloj.

Vidu ankaŭ redakti