L'Anse aux Meadows

L'Anse aux Meadows (sen esti certa, de la franca nomo L'Anse-aux-Méduses aŭ "Golfeto de meduzoj") estas arkeologia loko ĉe la plej norda punkto de la insulo Novlando, lokigita en la provinco de Novlando kaj Labradoro de Kanado.

L'Anse aux Meadows
arkeologia loko [+]

LandoKanado
RegionoNovlando kaj Labradoro

Koordinatoj51° 35′ 43″ N, 55° 31′ 52″ U (mapo)51.595266666667-55.531222222222Koordinatoj: 51° 35′ 43″ N, 55° 31′ 52″ U (mapo)
Areo80,56 km² (8 056 ha) [+]

L'Anse aux Meadows (Novlando kaj Labradoro)
L'Anse aux Meadows (Novlando kaj Labradoro)
DEC
L'Anse aux Meadows
L'Anse aux Meadows
Lokigo de Novlando kaj Labradoro en Kanado
Map
L'Anse aux Meadows
Vikimedia Komunejo:  L'Anse aux Meadows [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

rekonstruo de vikinga koloniejo en L'Anse-aux-Meadows
Lando  Kanado
Tipo kultura
Kriterioj VI
Fonto 4
Regiono** Eŭropo kaj Norda Ameriko
Geografia situo 51° 35′ 42″ N, 55° 31′ 49″ U (mapo)51.595-55.530277777778Koordinatoj: 51° 35′ 42″ N, 55° 31′ 49″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1978  (2-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Novlando

L'Anse aux Meadows (Novlando)
L'Anse aux Meadows (Novlando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Kanado

L'Anse aux Meadows (Kanado)
L'Anse aux Meadows (Kanado)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Mapo de vikinga plivastigo

En 1960, la restaĵoj de vikinga vilaĝoj estis trovitaj ĉi tie fare de la norvegia arkeologia esploristo Helge Ingstad kaj lia edzino Anne Stine Ingstad. La loko estis identigita vikinga pro klaraj similaĵo inter la karakterizaĵoj de tiu-ĉi vilaĝo kaj aliaj de Gronlando kaj Islando el la jaroj ĉirkaŭ 1000. Laŭ la stato de 2008, la loko estas la sola larĝe akceptita arkeologia pruvilo de kulturaj kontaktoj inter Eŭropo kaj Ameriko, do kontaktoj trans la Atlantika Oceano, antaŭ la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo.

Etimologio de la nuna nomo redakti

La nomon "L'Anse aux Meduses" probable dum la 19-a jarcento kreis franclingvaj fiŝkaptistoj de la regiono, dum la moderna nomo L'Anse aux Meadows estas anglalingva misformigo de la franca nomo, kaj iom aludas al la fakto ke la regiona pejzaĝo estas milde monteta, kun vastaj herbejoj (angle "meadows").

Signifo redakti

L'Anse aux Meadows estas la nura loĝloko de la Vikingoj aŭ la kulturo de la Norena lingvo en Norda Ameriko ekster Gronlando. Ĝi reprezentas la laŭ la nuna scio pli vastan amplekson de eŭropa malkovro kaj setlado de la "Nova Mondo" antaŭ la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo preskaŭ 500 jarojn pli poste, kaj estas la sola vaste akceptata pruvilo pri pra-kolumbaj kulturaj kontaktoj inter la "Malnova Mondo" (Eŭropo, Norda Afriko kaj Azio) kaj la "Nova Mondo" (Ameriko, poste ankaŭ Aŭstralio). La vikingoj nomis tiun parton de Ameriko, kiun ili trovis, "Vinlando".

En la jaro 1978, L'Anse aux Meadows estis nomumita Monda kultura heredaĵo de Unesko.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti