L'International des Feux Loto-Québec
Dum L'international des feux Loto-Québec, piroteknikaĵaj firmaoj el la tuta mondo konkurencas por impresi la publikon. Spruĉitaj aeren el insulo Sankt-Helena, la piroteknikaĵoj videblas el multaj lokoj en Montrealo, laŭ la rivero Sankta-Laŭrenco, en la malnova haveno, aŭ sur ponto Jacques-Cartier. Ekde 1985, la piroteknikaĵa festivalo okazas ĉiujare, de mezo de junio ĝis fino de julio.
L'International des Feux Loto-Québec | ||
---|---|---|
Komenco | 1985 vd | |
Lando(j) | Kanado vd | |