Lánycsók [lAnjĉOk], germane Lantschuk, kroate Lančug estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.

Katolika preĝejo de Lánycsók
Mezo de Lánycsók
Lánycsók
Lánycsók

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Lánycsók situas parte sur ebenaĵo, parte sue deklivoj, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Pécs-Mohács. La lasta urbo troviĝas 5, Bóly 12, Villány 24, Bátaszék 27, Pécsvárad 29 km-ojn.

Historio redakti

Pli frue keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1093. La kampoj longe apartenis al episkopejo de Pécs. En 1710 pesto okazis, post unu jaro serboj, poste laŭvice germanoj, hungaroj, fine kroatoj alvenis. En 1849 pro ĥolero 59 da vilaĝanoj mortis. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon, poste multe da serboj foriris al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Laŭ la popolnombrado en 1930 vivis en Lánycsók 2170 homoj, (1611 germanoj, 498 hungaroj, 43 kroatoj, 8 serboj kaj aliaj). En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj vilaĝanoj el la grandbieno. En 1946 multe da germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. En 1949 kolĥozo nomata Stelo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno (ankaŭ germane), lernejo, kulturdomo, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelkomunumoj redakti