László Almásy (politikisto)

László Almásy [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almásy László estis hungara politikisto, parlamentestro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zsadányi kaj törökszentmiklósi.

László Almásy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1869 (1869-07-27)
en Jászberény
Morto 12-an de marto 1936 (1936-03-12) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Sándor Almásy
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

László Almásy [1] Arkivigite je 2015-07-07 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de julio 1869 en Jászberény. Li mortis la 12-an de marto 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Almásy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en 1890 en Universitato de Budapeŝto, advokatan diplomon post 2 jaroj. En 1893 li estis notario 2 jarojn en Szolnok, poste prokuroro ĝis 1897. Li estis elektita urbestro de Jászberény, tamen li rifuzis ĝin. Li iĝis ĉefprokuroro en la departemento. Inter 1910-1918 li estis parlamenta deputito. Dum la Hungara sovetrespubliko li estis arestita. Post falo de la respubliko li denove estis membro de la parlamento, kie inter 1929 kaj 1935 li estis parlamentestro, krome li havis altajn postenojn en la partio, li estis eĉ partiestro. Li kontribuis ĉefe en financaj gazetoj.

Fontoj redakti