László Bellák [lAslO belAk], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bellák László estis hungara-usona tablotenisisto, mondĉampiono.

László Bellák
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1911 (1911-02-12)
en Budapeŝto
Morto 20-an de septembro 2006 (2006-09-20) (95-jaraĝa)
en Miamo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

László Bellák[1] naskiĝis la 12-an de februaro 1911 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de septembro 2006 en Miamo (Florido, Usono).

Biografio redakti

László Bellák devenis el juda familio. Pro la kontraŭjudaj leĝoj li rifuĝis al Usono en 1938, kie li ricevis ŝtatanecon kaj li sportis plu sub usona flago. Li fondis presejon en Miamo en 1950. Lastfoje li revizitis Hungarion en 1994.

Sporta kariero redakti

László Bellák inter 1924-1937 estis tablotenisisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1926-1938 58-foje. Li estis la unua en mondĉampionumoj sepfoje inter 1928-1938 teame aŭ variduope. Li estis usona ĉampiono sesfoje inter 1937-1944 unuoble, virduope aŭ variduope. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1944.

Lia libro redakti

  • Table-tennis. How a New Sport Was Born? The History of the Hungarian Team. (1990)

Fontoj redakti

Referencoj redakti