László Berkesy

hungara kuracisto

BERKESY László [pr. berkeŝi] estis hungara kuracisto, internisto kaj radiologo naskiĝinta en Nadjvarado 4-an de septembro 1897 kaj mortinta en Segedo la 25-an de aŭgusto 1967.

Kariero redakti

Berkesy laboris en Segedo en klinikoj pri internaj malsanoj kaj pri radiologio, estis universitata docento. Lia esplorkampo estis la infektaj malsanoj, radiologia diagnostiko kaj gastroenterologio.

Verko redakti

  • Fertőzéses syndromák (in: Purjesz B.: A belgyógyászat és határterületeinek syndromái, Bp., 1965).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon