László Berty [lAslO berti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berty László estis hungara skermisto (sabristo, rapiristo), olimpiano dufoje, olimpika ĉampiono, trejnisto, oficiro (kolonelo), altlerneja instruisto. Lia ofta familia nomvarianto estis Berti.

László Berty
László Berty
László Berty
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1875 (1875-06-24)
en Budapeŝto
Morto 23-an de junio 1952 (1952-06-23) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

László Berty[1][2] naskiĝis la 24-an de junio 1875 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de junio 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Berty akiris oficiran diplomon en armea akademio en 1895. En la sekvaj jaroj li estis oficiro en la komuna aŭstrohungara armeo ĝis 1918, sed plej ofte li instruis skermadon. Ekde 1909 li instruis skermadon en la akademio. Li batalis 2 jarojn dum la 1-a mondmilito. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1912 kaj Somera Olimpiko 1924, en la unua olimpiko li ricevis grupe oran medalon, en la alia olimpiko arĝentan kaj bronzan medalojn. Menciindas, ke en Somera Olimpiko 1920 Hungario ne rajtis partopreni. En 1926 li estis hungara ĉampiono, ankaŭ li estis la dua en la mondĉampionumo. Ekde 1925 li instruis en la Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, krome ankaŭ en aliaj sportkluboj. Nature li estis ankaŭ trejnisto.

Fontoj redakti

Referencoj redakti