László Csabay
László Csabay [lAslO ĉabai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabay László estis hungara-usona operkantisto, (tenoro). Lia persona nomo estis eksterlande Laszlo, en Usono Leslie, lia familia nomo en Usono estis Chabay.
László Csabay | |
---|---|
László Csabay | |
Persona informo | |
Naskonomo | Weinberger László |
Aliaj nomoj | Leslie Chabay • László Csabay |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1907 en Békéscsaba |
Morto | 16-an de marto 1989 (81-jaraĝa) en Sarasota |
Lingvoj | hungara • angla • germana |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
László Csabay[1] naskiĝis la 31-an de decembro 1907 en Békéscsaba, li mortis la 16-an de marto 1989 en Sarasota (Florido, Usono).
Biografio redakti
László Csabay devenis el juda familio. Li komence estis komercisto, iom poste li studis en Muzikakademio de Budapeŝto, poste en Munkeno de de:Fritz Feinhals, en Milano de en:Edoardo Garbin. En la teatra jaro 1932 li turneis kun migra operkompanio en Germanio, Belgio kaj Estonio, inter 1933-1935 li estis membro de germana teatro de Brno, 1935-1937 en Urba Teatro (Budapeŝto), poste li turneis en Usono. Reveninta li kantis nur en Svislando. Inter 1946-1951 li apartenis al Metropola Operejo, poste li rolis en koncertoj en Usono. Li instruis en usona universitato inter 1955–1977.
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Ludwig van Beethoven: Fidelio — Jacquino
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor — Normann; Arthur
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte — Tamino; Monostatos
- Die Entführung aus dem Serail — Pedrillo
- La geedziĝo de Figaro — Basilio; Don Curzio
- Cosi fan tutte — Ferrando
- Giacomo Puccini:
- Tosca — Spoletta
- Manon Lescaut — Edmond
- Madama Butterfly — Goro
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Ruiz; heroldo
- Un balo in Maschera – juĝisto
- Aida — heroldo
- Don Carlo – grafo Lerma
- Rigoletto — Borsa
- La traviata — Gaston
- Otelo, la maŭro de Venecio — Cassius; Roderigo
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – Walther von der Vogelweide
- Die Meistersinger von Nürnberg — David; Balthasar Zorn; Augustin Moser
- Tristano kaj Izoldo – paŝtisto