László Domahidy (pli juna)
László Domahidy [lAslO domahidi] (pli juna), laŭ hungarlingve kutima nomordo Domahidy László estas hungara operkantisto (baso). Lia patro estis la samnoma László Domahidy (pli aĝa).
László Domahidy | |
---|---|
László Domahidy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1958 (65-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Domahidy (pli aĝa) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
László Domahidy[1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1958 en Debrecen.
Biografio redakti
László Domahidy frekventis bazlernejon kaj muziklernejon samtempe, poste muzikartan mezlernejon en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1977. Post la diplomo li aliĝis al la tutlanda filharmonio, kiu peris lin kiel opero- kaj oratorio-kantisto. En 1979 li ekhavis membrecon en la armea vira koruso, kie li estis ankaŭ solisto, kantoinstruisto, krome li kantis ankaŭ popolkantojn, muzikalojn, operetojn. Li kantis en la plej gravaj operejoj de Germanio, Italio, Svislando. Li ricevis germanajn premiojn.
El lia repertuaro redakti
Lia filma rolo redakti
- Evita (1996)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-08-15. Alirita 2019-08-15.