László Erdős (matematikisto)

László Erdős [lAslO erdOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdős László estas hungara-germana matematikisto, fizikisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea (2015), membro korespondanta de Aŭstra Scienca Akademio.

László Erdős [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Erdős - kiel gimnaziano li estis membro de la hungara teamo en la Internacia Matematika Olimpiko 1983 (arĝenta medalo), 1984 (bronzo) kaj ĉe la Internacia Fizika Olimpiko 1984 (bronzo). Li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1990, poste li vivas eksterlande havanta ankaŭ ŝtatanecon de Germanio. En 1994 li akiris Ph.D en Universitato Princeton, en la sekva jaro li estis postdoktora esploristo en Zuriko. Inter 1995-1998 li laboris en matematika instituto en Novjorko. En 1997 li kandidatiĝis, la habilitiĝo okazis en Universitato de Vieno en 2001. Li ekinstruis en Munkena universitato en 2003, poste li estis gastoprofesoro en multaj universitatoj. Ekde 2013 li estas signifa profesoro en instituto pri sciencoj kaj teknologioj en Vieno.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ergodic properties of the multidimensional Rayleigh gas with semipermeable barrier (1990)
  • Pauli operator and Aharonov-Casher theorem for measure valued magnetic fields (2002)
  • Universality of local spectral statistics of random matrices (2012)

Fontoj redakti