László Fazekas (futbalisto)

László Fazekas [lAslO fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas László estas hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

László Fazekas
atakanto
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de oktobro 1947 (1947-10-15) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Klubaj informoj
Nuna klubo
Pozicio
Profesiaj kluboj*
Jaroj Klubo Matĉoj (goloj)

* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj
nur en hejma ligo kaj aktualaj laŭ la .

vdr

László Fazekas[1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1947 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Fazekas debutis en 1959 en la junulara teamo en Újpest, kie li ludis ĝis 1964. Pli poste li estis elstara futbalisto de prestiĝa klubo en Újpest ĝis 1980. En tiu periodo li ludis 408-foje kun 251 goloj kaj li estis hungara ĉampiono naŭfoje, eĉ li estis trifoje golreĝo. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 19681983 92-foje kun 24 goloj. En la Somera Olimpiko 1968 lia nacia teamo ricevis ormedalon. En 1980 li ricevis permeson por daŭri la futbaladon eksterlande, li ludis en 2 belgaj kluboj dum 5 jaroj en 133 matĉoj kaj trafis 44 golojn. Li estis trejnisto en belgaj kluboj inter 1985-1996, poste li havis plurajn postenojn en la belga futbala vivo. Li edziĝis en 1972, lia edzino naskis 3 filinojn, la plena familio vivas en Belgio. Fazekas ricevis kelkajn hungarajn premiojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti