László Fodor (matematikisto)

László Fodor [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor László estis hungara-slovaka matematikisto, profesoro. Lia familia nomo estis Mayerhoffer ĝis 1882, poste li prenis la patrinan familian nomon.

László Fodor [1] naskiĝis la 25-an de junio 1855 en Hungara reĝlando en Szakolca (nuntempa Skalica en Slovakio, li mortis la 17-an de aŭgusto 1924 en Sopron.

Biografio redakti

László Fodor frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li akiris pedagogiajn diplomojn en teknikuniversitato en Vieno en 1878, en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1883. Inter 1878-1887 li instruis en gimnazio. En 1887 li doktoriĝis en Universitato Ferenc József, poste li instruis en Akademio de Selmec. En 1904 la akademio estis levita al altlernejo, samtempe Fodor estis nomumita mina ĉefkonsilisto, ankaŭ rektoro inter 1904-1906. Li havis grandan meriton pri la transformiĝo al altlernejo. Li estis denove rektoro inter 1910-1912. En 1919 li ricevis la titolon ministeria konsilisto kaj sekvis la altlernejon al Sopron. Li apartenas al la plej grandaj sciencistoj pri geometrio en Hungario. Li mortis en Sopron, sed li estis entombigita en Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Rajzoló geometria a középiskolák alsó osztályai számára (1880, poste plurfoje eldonita) - kunaŭtoro; lernolibro por gimnazianoj
  • Rajzoló planimetria (7 eldonoj inter 1882-1893, rumane en 1887) - kunaŭtoro
  • Zur Theorie der Verticalsonnenuhr (1884)
  • Az ábrázoló geometria elemei (1892)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

(La fontoj foje estas kontraŭdiraj.)