László FORGÓ [lAslO forgO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgó László estis hungara inĝeniero, inventisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1985).

László Forgó [1] naskiĝis la 5-an de majo 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 24-an de junio 1985 en la sama urbo.

Biografio redakti

László Forgó frekventis universitaton en Zuriko, kie li ricevis diplomon en 1929. Li instruis 2 jarojn samloke, poste li hejmenvenis. Li okupiĝis ĉefe pri specialaj hejtiloj, malhejtiloj. Li laboris en fabriko, poste en ministerio, fine en instituto. Lia plej grava invento estis kune kun László Heller: "varmointerŝanĝilo kun malgrandaj ripoj". Li ricevis premion Kossuth en 1952, alian premion en 1985.

Verkaro (elekto) redakti

  • Erfahrungen mit einer luftgekühlten Kraftwerks-Kondensationsanlage (1958)
  • Gőzzel fűtött, párhuzamosan kapcsolt csövekből álló hőcserélők légtelenítési problémái (1965)

Fontoj redakti