László Götz [lAslO goc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Götz László estis hungardevena aŭstria haŭtkuracisto.

László Götz
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1934 (1934-06-19)
en Tapolca
Morto 3-an de junio 1992 (1992-06-03) (57-jaraĝa)
en St. Pölten
Ŝtataneco HungarioAŭstrio
Okupo
Okupo historia lingvisto • dermatologo • kuracisto
vdr

László Götz[1] naskiĝis la  19-an de junio 1934(nun 1934-06-19) en periferio de Tapolca, li mortis la 3-an de junio 1992 en Sankt Pölten.

Biografio redakti

László Götz maturiĝis en Sümeg, poste li studis medicinon en Medicina Universitato de Pécs. Antaŭ fini la lernadon eksplodis la Hungara revolucio de 1956, poste li disidis en Aŭstrion. Li akiris medicinan diplomon pri internaj malsanoj en Universitato de Vieno, poste li kompletigis la diplomon je dermatologio jam en Sankt Pölten. Li malfermis privatan kuracejon, kie li laboris ĝis sia morto.

Libertempe li okupiĝis pri prahistorio de la hungaroj, ties lingva origino, eĉ li studis filozofion en Universitato de Vieno. Li havis kontaktojn ankaŭ hungaraj sciencistoj kaj li strebis por pruvi la sumeran originon de hungaroj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az elő-ázsiai ősnyelv felé – Az európai nyelvtudomány és történelemszemlélet kritikája (1981)
  • Boncold csak, nyelvész – A finnugor nyelvtudomány módszerei és eredményei (1982)
  • A szumér kérdés – Régészeti, etnogenetikai, nyelvfejlődési és kutatástörténeti elemzés

(1984)

  • Az uráli-finnugor nyelvek rokonságának areális nyelvkiegyenlítődési szemlélete (1992)
  • Keleten kél a Nap – Kultúránk a történelmi ősidőkből (5 volumoj, 1994)

Fontoj redakti

Referencoj redakti