László Hammerl [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hammerl László estis hungara sportpafisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, kuracisto, altlerneja instruisto.

László Hammerl
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1942 (1942-02-15) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Éva Fórián
Okupo
Okupo sportpafisto
vdr

László Hammerl[1] naskiĝis la 15-an de februaro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Hammerl akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1968, otorinolaringologian fakdiplomon en 1973, trejnistan diplomon en 1982 en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Post la medicina diplomo li estis kuracisto. Ekde 1986 li instruis en la gimnastika altlernejo, ekde 1991 kun rango docento. Li edziĝis dufoje, la dua edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1982-2017.

Sporta kariero redakti

László Hammerl inter 1952-1976 estis sportpafisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li havis bonajn rezultojn en junularaj konkursoj, sed ekde 1961 li konkursis inter la plenkreskuloj. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964, Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun ora medalo per fusilo kun kuŝanta pozicio. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1976, poste li estis trejnisto de la hungara nacia teamo (1977–1988, 1999–2004), intertempe de la novzealanda nacia teamo. Li havis ankaŭ postenojn en la hungara sportpafista vivo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti