IGNÁCZ László [igna'c] estis rumanuja hungara instruisto, reformita pastro, ano de rumana parlamento. Li naskiĝis la 1-an de decembro 1868 en Deĵo kaj mortis la 17-an de oktobro 1927 en Fogaraŝo.

Biografio redakti

László Ignácz finis teologion en Nagyenyed kaj akiris diplomon de instruisto pri lingvoj. Li instruis en Szászváros, poste en Kovászna li estis pastro, kanoniko. Li fondis en Kovászna malsanulejon kaj kulturan societon. Li agadis por la fondo de pensiinstituto de reformitaj pastroj. En 1918 li fondis en Fogaras hungaran mezlernejon. Ekde 1925 ĝis sia morto li estis ano de la rumana parlamento. Li luktis por la hungara publikkulturado kaj por la paca kunvivado de rumanoj kaj hungaroj.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon