IZSÁK László (iĵa:k la:slo:), Bálint-Izsák estis rumania hungara verkisto, ĵurnalisto, publicisto naskita en Marosvásárhely la 25-an de majo 1911 kaj mortinta en Temeŝvaro la 1-an de oktobro 1986. Li estas la pli aĝa frato de Sámuel Izsák kaj pli juna frato de Ferenc Ivándi.

Biografio redakti

László Izsák studis en sia naskiĝurbo kaj Nadjvarado (1930). Li estis oficisto ĉe entreprenoj, respektive laboristo. Li publikis de 1925 en Temesvári Hírlap. De la 30-aj jaroj li estis kunlaboranto de la revuo Korunk. En 1939 li redaktis la gazeton 6 Órai Újság. Post 1945 li estis fabrikestro, institutestro, mallongtempe vicdirektoro de la Temesvári Állami Magyar Színház. Inter 1955 kaj 1959 li estis rubrikestro de la Szabad Szó.

Verkoj redakti

  • Az első brigád (novelo, 1950);
  • Sodró erők (romano, 1963);
  • Holdsütésben (tri romanetoj, Temesvár, 1976);
  • A nap jegyében (r., Temesvár, 1979).

Fonto redakti