László Keszég [lAslO kesEg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keszég László estis hungara reĝisoro, aktoro, altlerneja instruisto.

László Keszég
László Keszég
László Keszég
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1970 (1970-11-26) (53-jaraĝa)
en Subotica
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Amkunulo Eszter Ónodi
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

László Keszég[1][2] naskiĝis la 26-an de novembro 1970 en Subotica (Jugoslavio, nun en Serbio).

Biografio redakti

László Keszég apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1985 en Budapeŝto, reĝisoran diplomon samloke post 2 jaroj. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Dezső Kapás, respektive László Babarczy. Li komencis sian reĝisoran karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste inter 2009-2012 li estis liberprofesiulo. Inter 2012-2016 li estis reĝisoro de Nacia Teatro (Miskolc), poste 2 jarojn li estis ĉefreĝisoro en Nacia Teatro (Szeged). Intertempe li estis foje-foje ankaŭ aktoro, li reĝisoris ankaŭ en nehungaraj (slovenaj, kroataj kaj rumanaj) teatroj, se ne paroli pri la filmaj taskoj. Ekde 2005 li instruis en la menciita altlernejo (jam universitato), Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, Universitato de Kaposvár kaj Teatroarta Universitato sekcio Szentgyörgyi István. Lia vivkunulino estis Eszter Ónodi, en 2006 filo naskiĝis.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Határ (1990)
  • Boldog születésnapot! (2003) - Giuseppe
  • Nyitva (2018) - laboristo

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • A Valencia rejtély (1995)
  • Kisváros (serio, 1998, 2000) - ostaĝprenanto; juvelrabisto
  • Hacktion (serio, 2013) - Dragan

Fontoj redakti

Referencoj redakti